Ĉu ankaŭ vi ŝatas legi Esperantan literaturon kaj ŝatus priparoli vian sperton kun homoj, kiuj legis la samajn verkojn? Se jes, tiu-ĉi estas la loko por priparoli Esperantajn verkojn de la Belartaj Konkursoj!
Ni komencos per du verkoj alireblaj senpage en la reto:
http://esperanto.net/literaturo/bk/verk/rufulin.html kaj http://esperanto.net/literaturo/bk/verk/tagordal.html
Dum la duhora kunveno (kun dek minuta paŭzo en la mezo) ni priparolos ilin (do bonvolu legi ilin antaŭe) kaj niajn pensojn pri ili!
(Se vi emas priparoli aliajn verkojn, sentu vin libera proponi tion!)