🖥 Festado de la unua serio de LBR: Kreski kun Esperanto
20:00 - 21:30
Eŭropo/Lisbono
Elekti horzonon
Prezentado de la projekto, teamo kaj podkasto LBR: Kreski kun Esperanto

Internacia

Post la 10a epizodo venas la tempo festi la unuan serion kun la aŭskultantoj! 

Pri kio temas? 

Stela prezentos la projekton kaj la kunlaborantojn de la intervjuoj kaj la esplorado. 
Estos kvar + unu partoj:
1) Prezentado de la projekto mem kiel ĝi ekestis, pri kio ĝi temas.
2) Teknike kiel la projekto funkciis, kaj kiel aspektis la malantaŭa laboro.
3) Kion ni fakte trovis en la intervjuoj? Montri interesaĵojn, preni kelkajn frazojn kiuj la pleje kortuŝis min.
4) Prezentado de la teamanoj: Raoni Sousa, kiu transskribis la intervjuojn kaj konsilis, Melono Desnos, kiu laboris pri la sono, kaj Mark Fettes de ESF, kiu superrigardis la projekton.
5) Tempo por demandoj.

La renkontiĝo okazos en Zoom, la gastiganto estas ESF. Ni surbendigos la prelegon kaj la babiladon.
Identigilo de la kunveno: 876 4624 4123
Pasvorto: 058322

Ĉiu bonvenas, kiu aŭskultis, interesiĝas pri la temo, havas demandojn aŭ volas esplori rilate al io ajn en Esperantujo!

Kore,
Stela kaj la teamo 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

anchor.fm/stela-besenyei-merger
stela(ĉe)laboren.org

Administranto
User profile pictureStela BM