Februaraj staĝoj: praktikado de Esperanto je diversaj niveloj
kun Catherine Kremer kaj Brian Moon

InternaciaKurso

Praktikado de la lingvo plurnivela
La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo". Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin : ni organizos laborgrupetojn ĉirkaŭ tiuj temoj.

Trianivelaj studoj
Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.kvinpetalo.org/?lang=eo
informoj(ĉe)kvinpetalo.org
Rue du Bureau

Interesiĝintoj

Administranto