Kunveno de Sudorientazia Junularo (KUŜEJO)

Internacia

Saluton amikoj!

Vi estas varme invitataj partopreni en la Kunveno de Sudorientazia Junularo (KUŜEJO) 2024, kiu okazos en la belega urbo de Jogjakarto, Indonezio. Vi povas malkovri plu pri Jogjakarto per ĉi tiu video https://www.youtube.com/watch?v=1V_4-f5Ocy4 .

Ĉi tiu evento estos ne nur ŝanco renkonti novajn amikojn el ĉiuj kulturoj de Sudorientazio, sed ankaŭ lerni, kreski, kaj partopreni en sociaj iniciatoj.

Kion atendi:
Inspirantaj prelegoj kaj diskutoj.
Interkultura sperto kun junuloj el diversaj landoj kaj kulturoj.
Amuzaj kaj historiaj ekskursoj.

Kial partopreni:
Ebleco por kontribui al la daŭripova kresko kaj progreso de Sudorientazia junularo.
Renkonti inspirajn homojn, kaj krei rilatojn trans kulturoj kaj nacioj.
Praktiki vian Esperanton kaj kreski.

Kiel aliĝi:
Aliĝu nun per la oficiala retejo https://sites.google.com/view/ksj2024/%C4%89efpa%C4%9Do kaj sekvu nin sur socialaj retoj por pliaj informoj kaj ĝisdatigoj.

Aliĝu kaj estu parto de la movado por paca kaj daŭripova komunumo en Sudorientazio!

Amike kunveneme,
La organiza teamo de la KUŜEJO 2024 
Dosieroj
Informoj

sites.google.com/view/ksj2024

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureArya Bhaskara Ferduzi

Administranto