La vorto
kumzico devenas el la hebrea kaj origine el la jida lingvoj (קומזיץ). Ĝia signifo estas ‘neformala kunveno, kutime ĉirkaŭ fajro, por komune babili, kanti kaj festi’, etimologie la jidaj vortoj קום (
kum) kaj זיץ (
zits) signifas ‘venu’ kaj ‘sidu’.
Kumzico populariĝis en Esperanto dum la Internaciaj Junularaj Kongresoj de Esperanto en Israelo. Konkretan fajron ni ne havas, sed ni volonte babilos kun vi en neformala internacia rondo.
Vi estas bonvenaj, ĉe Zoom:
https://uni-bamberg.zoom.us/j/92069055522La pasvorto estas: E_ kaj tuj post la substreketo la jaro, en kiu aperis la unua libro de Esperanto.