🖥 Reta kumzico en Bamberg
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Partoprenantoj el la tuta mondo estas tre bonvenaj kaj invitataj, babili kun ni.

InternaciaLoka

La vorto kumzico devenas el la hebrea kaj origine el la jida lingvoj (קומזיץ). Ĝia signifo estas ‘neformala kunveno, kutime ĉirkaŭ fajro, por komune babili, kanti kaj festi’, etimologie la jidaj vortoj קום (kum) kaj  זיץ (zits) signifas ‘venu’ kaj ‘sidu’. Kumzico populariĝis en Esperanto dum la Internaciaj Junularaj Kongresoj de Esperanto en Israelo. Konkretan fajron ni ne havas, sed ni volonte babilos kun vi en neformala internacia rondo.

Vi estas bonvenaj, ĉe Zoom:
https://uni-bamberg.zoom.us/j/92069055522
La pasvorto estas: E_ kaj tuj post la substreketo la jaro, en kiu aperis la unua libro de Esperanto. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj