🖥 ✝️ La Liturgio de la Vorto — Naskiĝo de la Sinjoro, la Kristnaska Nokto
18:00 - 18:20
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
La Liturgio de la Vorto en esperanto kun legaĵoj laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.

Internacia

Ni kolektiĝu en tiu ĉi sanktega nokto por kontempli, celebri kaj anonci al la tuta mondo la ĝojon de la enkarniĝo — „la Vorto fariĝis homo kaj ni rigardis Lian gloron”! 🤗 Partoprenante la Liturgion de la Vorto en esperanto, ni rememoros la profetaĵon de Jesaja, kiu antaŭanoncis al Izraelo la alvenon de la eterna Reĝo. Kaj en la solena legaĵo el la Evangelio laŭ sankta Luko ni vidos la plenumon de tiu ĉi promeso!

Kristnaska Nokto neumoj-01.png 1,1 {0}
Dankon pro via ĉeesto kaj kunpreĝado dum la tuta Advento! 🙂 Ĉijara festado estas aparte malfacila, same kiel malfacila estis la tuta finiĝanta jaro. Mi esperas, ke vi trovis helpon kaj ĝojon en niaj komunaj liturgioj, por ke ankaŭ en via koro ĉiam sonu la anĝelan himno: „Gloro al Dio en la altoj * kaj sur la tero paco * al la homoj, kiujn Li amas.” Benatan Kristnaskon al ĉiuj! 🎄
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉