🖥 🖋️ Simple provu! Verksesio por komencantoj (8:00 UTC)
08:00 - 08:45
Etc/UTC
Elekti horzonon
Bobelarto organizas la unuan sabaton de la monato verksesion por komencantoj.

Internacia

La verksesio por komencantoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/
 
Ni renkontiĝas ĉiun unuan sabaton de la monato je 8:00 UTC ( 14:00 UTC - se je tiu tempo vi ankoraŭ dormas) en jitsi. Ni faras precize la samajn taskojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.

Ĝi taŭgas por vi, se vi volas provi ekverki, kaj volonte faras 2-3 ekzercojn kun aliaj novuloj.

***

La celo estas ekverki. Ni scias, ke komenci estas plej malfacile. Vi havas ideojn, volus eble provi, sed fine ne faras. Por tiuj homoj estas perfekta tiu ĉi ateliero!

Ĝi daŭras 45 minutojn kaj ni renkontiĝas en la jitsi-ĉambro: https://meet.jit.si/verkuverku

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bobelarto.ink/
info(ĉe)bobelarto.ink

Administranto
User profile pictureStela BM