Esperanto-Atelieroj: Kino kaj Esperanto
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Prezento de la agado en Ĝogaraĝo pri Esperanto, inkluzive de dunivela kurso

Loka

La Esperanto-Atelieroj en Ĝogaraĝo komenciĝas denove, kaj daŭros la tutan akademian jaron (sep 2022 - jun 2023)! Ĉi vespere ni spektos la anglalingvan videon "Cinema and Esperanto" kiu estis prezentita en la Universitato de Parmo en Italio perrete, kaj estas je dispono en Jutubo: https://youtu.be/0q074SNY5pc

Ekde junio 2005, Ĝogaraĝo estas aŭtonoma domokupita politika socia centro, kunvenejo kiu situas en la kvartalo Transvalo, en la orienta parto de Amsterdamo, por domokupantoj kaj nedomokupantoj, sensubvencia, senprofita, memorganizita kaj tute gvidata de volontuloj. Novaj vizaĝoj, novaj projektoj estas tre bonvenaj, alportu viajn proprajn ideojn, kontaktu nin.

Pordoj malfermiĝas je 18:00 lokan horon, prezento ekde 19:00.

joesgaragepretoriusstraat43amsterdam.jpeg 18,8 {0}


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

squ.at/r/15
Pretoriusstraat 43

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFederico Gobbo