Ni ne estas ia verda insulo, sed civitana asocio en la tutmonda civitana socio. Ni rilatas ekstermovade kaj kunlaboras kun aliaj homoj kiuj ankaŭ deziras pli bonan mondon.
Ĉu vi ŝatas Eksterajn Rilatojn? Ĉu vi volas scii kion ni umas tie? Ĉu vi volas testi vian potencialon kaj viajn ideojn pri tio? Ĉu vi volas serĉi novajn ŝancojn por prezenti esperanton kaj TEJOn? Ĉu vi volas renkonti gravulojn en Eŭropo kaj en la tuta mondo aŭ aliajn junulojn kiel vin motivitajn kaj envolvitajn en aliaj organizoj? Do, trejniĝu!
Ni elkore invitas al la trejnado pri eksteraj rilatoj la
24an de Januaro je 16:00 UTC.
La trejnado celos ĉiujn kiuj sentas sin novulo pri
ekstera reprezentado de TEJO.
Dum la trejnado vi lernos pri eksteraj rilatoj, pri la organizoj kun kiuj TEJO umas, kiel prepariĝi, kion fari dum la evento kaj kion fari poste :)
Ankaŭ vi havos praktikajn ekzercojn pri kiel gvidi konversacion.
La trejnadon gvidos la TEJO-trejnistoj Oleksandra (Saŝa Murr) Kovjazina, Michael-Boris Mandirola kaj Francesco Maurelli, iamaj (vic)prezidantoj de TEJO kaj ĝiaj reprezentantoj ĉe UN, Unesko, Konsilio de Eŭropo, Forumo Junulara Eŭropa kaj aliaj organizoj.
Por aliĝi, nepre
plenigu tiun formularon.
Via registriĝo estos poste konfirmata retpoŝte. Tiam vi ricevos la informojn por partopreni la sesion per Zoom.