🖥 ✝️ La Liturgio de la Vorto — 5a Dimanĉo de Karesmo, jaro B
12:00 - 12:15
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
La Liturgio de la Vorto en esperanto kun legaĵoj laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.

Internacia

Bonvenon al la Liturgio de la Vorto en esperanto de la 5a dimanĉo de Karesmo. Pere de la profeto Jeremio Dio antaŭanoncis al la popolo de la malnova interligo, ke Li faros kun ili interligon novan: „Mi metos ilian leĝon en ilian animon kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos” (Jer 31:33). Poste la profeto Jeĥezkelo esprimis la volon de Dio tiel: „Mi donos al vi koron novan kaj spiriton novan Mi metos en vin” (Jeĥ 36:26).

Hodiaŭ ni fervore preĝos al Dio per unu el la 7 pentaj psalmoj en la Psalmaro, vokante „Koron puran kreu al mi, ho Dio!” (Psa 51:12).

5a Dimanĉo de Karesmo, B-01.png 1,22 MB
Ĉiun dimanĉon de la Granda fasto ni renkontiĝos por kune celebri la Liturgion de la Vorto en esperanto. Ni preĝu al la Sinjoro, ke nia fido kaj kompreno kresku, por ke ni fariĝu pli bonaj atestantoj de Lia boneco, ekzemploj de Lia amo kaj proklamantoj de Lia savo! 🙏

Vizitu nin ĉe „La Liturgio de la Vorto”!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉