🖥 ✝️ La Liturgio de la Vorto — 4a Dimanĉo de Karesmo, jaro B
12:00 - 12:15
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
La Liturgio de la Vorto en esperanto kun legaĵoj laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.

Internacia

Jen, meze de Karesmo, la Eklezio memorigas al ni ĝoji! Ni ne forgesu, ke la celo de nia fastado, almozdonado kaj preĝado ja estas gloro de la eterna ĝojo en Dio. 🤗 Viajn fortojn ĉerpu el la hodiaŭa Evangelio, kiu estas parto de la kortuŝa kaj esperdona interparolo de Jesuo kun Nikodemo.

Tute malsame pri la espero memorigos al ni la sceno de la judoj funebrantaj en la babilonia ekzilo, kiun ni renkontos en la psalmo. Ni kantos ĝin laŭ la tradicia sefarda melodio.

4a Dimanĉo de Karesmo, B-01.png 1,13 MB
Ĉiun dimanĉon de la Granda fasto ni renkontiĝos por kune celebri la Liturgion de la Vorto en esperanto. Ni preĝu al la Sinjoro, ke nia fido kaj kompreno kresku, por ke ni fariĝu pli bonaj atestantoj de Lia boneco, ekzemploj de Lia amo kaj proklamantoj de Lia savo! 🙏

Vizitu nin ĉe „La Liturgio de la Vorto”!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉