🖥 ✝️ La Liturgio de la Vorto — 3a Dimanĉo de Karesmo, jaro B
12:00 - 12:15
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
La Liturgio de la Vorto en esperanto kun legaĵoj laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.

Internacia

„Ĉar fervoro por Via domo ardas en mi.” (Psa 69:10) Hodiaŭ la kalendaro de la liturgiaj legaĵoj donas al ni la taskon kontempli la forpelon de komercistoj el la Templo fare de Sinjoro Jesuo. Ni pripensu ĉu en niaj vivoj ni observas la saman estimon por sanktaĵoj — videblaj signoj de la Dia ĉeesto inter homoj.

Sankta Paŭlo instruas al ni, ke nia „korpo estas templo de la Sankta Spirito” (1 Kor 6:19). Ĉu kun sama fervoro ni forpelas pekon kaj malpuraĵon el ni mem?

3a Dimanĉo de Karesmo, B-01.png 1,57 MB
Ĉiun dimanĉon de la Granda fasto ni renkontiĝos por kune celebri la Liturgion de la Vorto en esperanto. Ni preĝu al la Sinjoro, ke nia fido kaj kompreno kresku, por ke ni fariĝu pli bonaj atestantoj de Lia boneco, ekzemploj de Lia amo kaj proklamantoj de Lia savo! 🙏

Vizitu nin ĉe „La Liturgio de la Vorto”!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉