La Liturgio de la Vorto en esperanto kun legaĵoj laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.
Internacia
Hodiaŭ ni kontemplas unu el la gloraj elmontriĝoj de la dieco de Jesuo Kristo — la Transfiguriĝon sur la monto Tabor. La liturgia kalendaro memorigas al ni tiun ĉi okazaĵon dum Karesmo, por ke ni sciu, ke Jesuo Kristo estas la amata Filo de Dio, ke nur aŭskultante Lian Vorton kaj sekvante Lian ekzemplon ni atingos la eternan feliĉon en Dio.
Ĉiun dimanĉon de la Granda fasto ni renkontiĝos por kune celebri la Liturgion de la Vorto en esperanto. Ni preĝu al la Sinjoro, ke nia fido kaj kompreno kresku, por ke ni fariĝu pli bonaj atestantoj de Lia boneco, ekzemploj de Lia amo kaj proklamantoj de Lia savo! 🙏