Serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto. Ĝia ĉi-jara ĉeftemo estas “Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon”. La programo enhavos prelegojn (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj), trejnadojn, fakajn diskutojn pri scienco kaj tekniko kaj vesperan neformalan programon.