Kunveno de La Verda Stelo - Esperanto Antverpeno
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Georgo Handzlik kaj Dominika Handzlik (PL): surpriza koncerto de patro kaj filino

Patro kaj filino. Li, multjara esperantisto, kantisto, aktoro, aŭtoro de multaj kantoj pri la movado. Ŝi, profesia muzikistino, ĵus finas Akademion de Aktoraj Artoj en Krakovo kaj jam gajnis premiojn en tutpollandaj kantofestivaloj. Dum la lisboa UK ili ambaŭ furore prezentis kantojn de la Bardo sen Barbo en novaj kaj malnovaj versioj. La lirikaj kaj kabaredaj kantoj de Georgo Handzlik estas „kantoj kun teksto”, ĉiu kanto rakontas pri nia verda komunumo, li kapablas priskribi en siaj kantoj etoson de esperantaj renkontiĝoj kaj samtempe moki niajn troajn mempritaksojn. Venu, vi certe ne enuos.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉