Promenado en la valo de la Woluwe (2)
kun Barbara Poterucha


Jen la dua parto de tiu promenado kiun ni komencis en 2018 en la valo de la rivero Woluwe.

La Rendevuo por ĉi promenado estos ĉe la tramhaltejo Roodebeek en Woluwe St-Lamberto je la 11a horo.

Ankaŭ la metrolinio 1 (direkto Stockel) iras rekte de la Centra Stacidomo al Roodebeek.

Ni promenos iom matene kaj poste faros paŭzon por manĝi, ĉu piknikon, ĉu freŝmangon hejmfaritan en restoracio ne tro kosta. Post la tagmeza paŭzo ni daŭrigos la promenadon ĝis ĉirkaŭ la 16a horo.

NB : Ni ne revenos al la matena startopunkto sed proksime de amastrafikiloj.

Bonvolu komuniki vian partoprenon kaj ankaŭ indiki
• ĉu vi preferas pikniki
• aŭ paŭzi en restoracio (ne tro kosta).

Bonvolu sendi la mesaĝon al nikolao(ĉe)esperantobruselo.org
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org/eo/
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen