La Amsterdama Rondo
Komputilado en Esperanto

“La Amsterdama Rondo” estas kunvenoj de esperantistoj - ĉiun duan dimanĉon en la monato.
Kunvenejo: Hotel De Koopermoolen.

La uzado de komputiloj iĝis dum la lastaj jaroj kvazaŭ esenca aspekto de nia ĉiutaga vivo. Ĉi tiu evoluo ne preterpasis Esperanton, kaj oni povas fari multon per komputilo tute sen krokodili. En la unua parto de la programo, LAR-ano Leston Buell esploros diversajn aspektojn de la rilato inter komputilumado kaj Esperanto, ekz.: Kiaj E-lingvaj retejoj ekzistas? Kiuj komputilaj programoj estas tradukitaj en la internacian lingvon? Aliflanke, kvankam ni daŭre uzadas komputilojn, tamen ni verŝajne ne kutimas paroli pri tio en Esperanto. Ofte oni eĉ ne scias kiel traduki bazajn vortojn por ekspliki aferon, kiel laptop, smartphone, kaj browser. Tial konsistas la dua duono de la programo el paroliga parto kiu ekzercos viajn konversaciajn kapablojn kaj ampleksigos vian vortaron.

Facebook-eventopaĝo
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

amsterdamo.nl/
laamsterdamarondo(ĉe)gmail.com
Warmoesstraat 3

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen