Tutlanda Zamenhoffesto (kun manĝo, babilado, libroservo kaj kulturo)
10:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
La Verda Stelo invitas ĉiujn

Loka

La Verda Stelo el Antverpeno kore bonvenigas vin por kune babili, manĝi, trinki, trarigardi la FEL-libroservon kaj ĝui kulturan programon. Ĝi okazos en kaj ĉe la sidejo de FEL kaj LVS en Lange Beeldekensstraat 169, ekde la 10a horo matene ĝis la...? Ni ankoraŭ ne scias.

Kantos por ni profesia kantistino el Italio: Chiara Raggi en koncerto "Blua Horizonto", rara okazo tiom proksima!

PLENA PROGRAMO
ekde 10:00    Akcepto en Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen
10:00 - 18:00 Libroservo kaj babilejo/bufedo malfermitaj
11:45 - 12:00 Promeno al manĝejo
12:00 - 14:30 Lunĉo (supoj, panbufedo, salatoj, trinkaĵoj)
14:30 - 14:45 Promeno reen
15:00 - 15:50 Koncerto Kjara “Blua Horizonto” grupo 1 en “Klappei”
16:20 - 17:10 Koncerto Kjara “Blua Horizonto” grupo 2 en “Klappei”
18:00             Fino de la oficiala festo kaj fermo de la libroservo
====================================================
ekde 18:00    Postkunveno

La nuna aliĝperiodo (40€) finiĝos la 6an de decembro jam, do agu!



Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-antwerpen.weebly.com/za...
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝintoj

Administranto