IIK: 48a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto
Infanoj kaj junuloj amuziĝas en Esperanto en IIK dum iliaj gepatroj ĉeestas UK-on

Internacia

  Bonvenon en la retpaĝaro de IIK, kiu okazos de la 20a ĝis la 27a de julio 2019 en randa kvartalo de la urbo Lahtio, norde de Helsinko, samtempe kun la  104a UK. La infankongresa temo provizore estas « mil kaj unu lagoj », ĉar ni vivos apud la 1001a! Vizitu la IIK-kongresejon.
 
   La skipo konsistas el diverslandaj gvidantoj, iuj partoprenis IIK-on jam plurfoje, aliaj venos unuafoje. Ili profesie laboras aŭ laboris en lernejoj, kutimas zorgi pri infanoj kiel animanto en kulturcentro aŭ kiel gepatro en sia hejmo. Ĉiuj gvidantoj lertas zorgi pri infanoj kaj ŝatas ludi kun ili. Vidu la skipon.
 
  La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto. Okazos ludoj kaj sporto, banado kaj boatado, manlaboroj kaj kantoj, ekskurso kaj certe E°-kursoj. Vespere ludoj, amuza kvizo kaj interesaj vesperaj agadoj atendos la infanojn kaj adoleskantojn. Ĉiu bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu programon.

  Vidu la sinprezenton de la knabinoj kaj knaboj kiuj jam aliĝis.
Kiel kutime, ni atendas ĉirkaŭ 30 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝogrupoj,
kiuj parolas Esperanton; tiuj kutime venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj, nome:

-- Infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj.
-- Adoleskantoj ekde 17 jaroj kaj fluparolantaj povas fariĝi helpantoj.
  -- Infanoj ĝis 7 jaroj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.

La IIK-ejo 2019


IIK-anoj 2018


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bertosch.free.fr/iik2019/
infana.kongreseto(ĉe)gmail.com
Lomakeskus Lepola

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBert Schumann