🖥 12-a JES: Junulara E-Semajn(fin)o
La JES 20/21 okazos virtuale kaj surloke en multaj lokoj!

Internacia

Post nuligo de la JES en Wittenberg ni estas organizantaj mojosan alternativon por vi. Ni proponas al vi novan renkontiĝon kiu konsistas el virtuala programo kaj lokaj renkontiĝetoj por realvive ekkoni kaj revidi aliajn esperantistojn.

Inter la 1a kaj la 3a de januaro 2021 vi povas partopreni la senpagan retan eventon kun ĉiujspecaj programeroj kiujn vi konas de la antaǔaj JESoj. Okazos interkona vespero same kiel viaj prelegoj, babilejoj, gufujo kaj drinkejo. Eĉ pli da bona etoso promesas la koncertoj de Jonny M kaj Emerson. Kaj ne forgesu sendi al ni vian kontribuon al la internacia vespero! La reta programo okazos ĉe hopin.to. La virtualan JESon povas partopreni multaj homoj, kiuj ne venus al la ĉeesta aranĝo! Ja ne necesas aĉeti biletojn kaj longe vojaĝi, pagi kotizojn por loĝado kaj manĝoj, ne bezonatas vizo kaj forestas pluraj aliaj obstakloj! Vi bezonas nur komputilon aŭ telefonon konektitan al interreto, aǔskultilojn kaj mikrofonon.

Samtempe ni instigas vin inviti homojn (laǔ surlokaj leĝoj) por realvive kune festi kaj partopreni JESon. Tiel vi kreos surlokan JESeron por eĉ pli ĝui la JESan etoson. Ni helpos vin kun la kontakto inter surlokaj organizantoj kaj partoprenemuloj kaj provizas helpliston por la organizado. Do proponu vian JESeron por krei renkontiĝeton laǔ via imago aǔ aliĝu al jam kreita JESero!

Se vi jam antaǔĝojas la eventon, rapide aliĝu, sendu al ni proponojn por la programo kaj vian kontribuon al la internacia vespero. Kaj plej grave: organizu vian JESeron!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉