JES ĉi-jare bonvenigas vin en la historia urbo Lutherstadt (Luther-urbo) Wittenberg. De la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro junaj Esperantistoj el la tuta mondo kunvenos por kune diskuti, amuziĝi kaj festi la novan jaron – partoprenu ankaŭ vi!
JES – la Junulara E-Semajno – estas la silvestra renkontiĝo en Eŭropo por junuloj. Organizita de Pola kaj Germana Esperanto-Junularo ĝi jam de pli ol 10 jaroj okazas en diversaj regionoj en Pollando kaj Germanio, eĉ jam en Hungario.