🖥 La 108a Japana Esperanto-Kongreso
Tradicia landa kongreso de Japanio, kiu okazos rete ĉi-jare

InternaciaLoka

Kongresa temo: La mondon ligas animoj de Hiroŝimo


La 108a Japana Esperanto-Kongreso okazos en la urbo Hiroŝimo, vaste konata kiel la unua urbo atombombita en la mondo. La ĉefaj programeroj de la kongreso temos pri memorigo kaj agadoj por paco.

Ĉi-jare, pro la malbona pandemia situacio, Japana Esperanto-Kongreso okazos rete. La urbo Hiroŝimo estas la kongresa centro kaj organizantoj preparas unikajn programerojn, kiuj prezentos la kulturon kaj la historion de la urbo kongrue kun la kongresa temo.

Oni povas aliĝi la kongreson per jena aliĝilo. Aliĝo de loĝantoj ekster Japanio estas senpaga.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉