La 107a Japana Esperanto-Kongreso
Landa Esperanto-kongreso de Japanio

Internacia

Kongresa temo: Sonoru amo kaj saĝo! – el la meza Japanio –

La 107a Japana Esperanto-Kongreso okazos en la urbo Nagoya, kiu situas en la meza parto de la lando, la kvara plej granda urbo en Japanio kun buntaj vidindaĵoj kaj unika historio ekde la 17a jarcento.

Pri la kongresa urbo vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Nagojo .

La provizora programo enhavas:
  • Simpozio “Por la rilato inter Japanoj kaj Koreoj: Kion Esperanto faris kaj povas fari?”
    • Prelegos Jamada Kanto, parolos Ikuko Kitagawa, Ho Song k.a., prezidos Markus Gabor
  • Prezentado de la urboj ĝemelaj kun Nagoya
  • Kongresa Universitato
  • Prelegoj de Markus Gabor, Syauqi Ahmad Zulfauzi k.a.
  • Diversaj fakkunsidoj
  • Esperanto-kursoj
  • Okarina koncerto
  • Bankedo
  • Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj
    • Tra la kongresa urbo kaj ĉirkaŭaj regionoj
  • Kaj tiel plu

La oficiala retejo kaj reta aliĝilo baldaŭ ekfunkcios.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj