🖥 Internacia Parolarta Trejnado
19:00 - 20:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Prelegi estas partodoni ideon. En IPT vi lernos, kiel prelegantoj kadre de TED TALKS vortigas ideon per maksimume 15 vortoj.

InternaciaKursoAlia

La 15an de junio lanĉiĝis en Telegramo grupo pri parolarto. Temas pri Lasu min prezenti plu. Post 15 tagoj montriĝis, ke la plimulto el la grupanoj ankoraŭ ne prelegas, sed deziras komenci. Ĉu eble aliaj personoj havas la saman deziron kaj simple ankoraŭ ne havis okazon ekscii kiel fari? Jen naskiĝis IPT (Internacia Parolarta Trejnado).

Prelegi estas partodoni ideon. En IPT vi lernos, kiel prelegantoj kadre de TED TALKS vortigas ideon per maksimume 15 vortoj. Tio estas kerna punkto por iu ajn prelego. Sen tio nur malfacile vi scios kion diri, kion prezenti, kion fari.

Post via aliĝo, vi ricevos konfirman retmesaĝon kun pliaj informoj. La trejnado okazos je la kunvenilo Zoom. Entute nia renkonto daŭros 1 horon. Ĝi estas tute senpaga. #SimpleVenu 🙂

Aliĝu ĝis la 31a de aŭgusto.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

forlaflatado.com/ipt/
kontakto(ĉe)forlaflatado.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureEventaServo Administranto