🖥 Internacia Kongreso de Interkultura Komunikado (IKIKO)
Interkultura komunikado, kun la celo kolekti ideojn kaj montri Esperanton funkcianta al ne-esperantistoj.

Internacia

La Internacia Kongreso de Interkultura Komunikado (IKIKO) estas monda reta kunveno de lokaj/naciaj kunvenoj, kiu okazos de la 8-a ĝis la 12-a de novembro de 2022. Temas pri interkultura komunikado, kun la celo kolekti ideojn kaj montri Esperanton funkcianta al ne-esperantistoj.

Se en via urbo aŭ lando vi povos kunmeti teameton da esperantistoj, IKIKO petas vin aranĝi tion por viaj samurbanoj, samlandanoj, prefere ne-Esperantistoj, kiuj interesiĝas diskuti pri lingva justeco, hegemonioj, edukado en plurkultura etoso, internaciaj renkontiĝoj, ktp. Eblas kontribui al la diskuto per rekta alparolo, per skribita teksto ankaŭ scienca, per filmeto, per kanto, ktp. Ĉiuj materialoj aperos en revuo aŭ en reta paĝaro.

Fonto: https://esfconnected.org/2022/08/08/ikiko-2022/
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ikiko.civiencia.io/

Interesiĝintoj

Administranto