❓ Ni vizitos la montroĉambrojn de IKEA, manĝos en la IKEA-restoracio, kaj butikumos tie
🗺 Utreĥto Centrala trajnstacio / Utrecht Centraal
📅 Dimanĉo 27 aprilo, 11:00 (Tio estas la tago tujpost Reĝotago/Koningsdag)
Ni renkontiĝos en Utrecht Centraal ĉirkaŭ 11:00 (por scii la precizan lokon, iru al nia Telegram aŭ Discord). Poste, ni prenos buson por iri al IKEA.
Ni trairos IKEA malrapide. IKEA havas tri partojn: montroĉambroj, restoracio kaj vendejo.
Post IKEA ne estas preciza plano (tio dependas de la vetero kaj de la volo de partoprenantoj). Eble ni simple piediros tra Utreĥto, eble ni vizitos specialajn lokojn aŭ Hoog Catharijne...
Se vi volas partopreni, vi devas diri tion en nia Discord aŭ Telegram. Tio estas necesa, tiel ni atendos vin, kaj tie ni informos vin pri nia preciza loko kaj donos ĝisdatigojn.
Telegram: https://tulipejo.telegramo.org/Discord: https://discord.com/invite/AVv3CGDxyfNotoj:- La evento estas ĉefe celata por junuloj. Ni jam certas pri almenaŭ 5 partoprenantoj kiuj ĉiuj aĝas malpli ol 35.
- Propraj kostoj kaj propra respondeco! (Buso, aferoj en IKEA, ktp)
- Se vi partoprenas, vi konsentas ke via voĉo povas esti (neintence) registrita ĉar aperos filmo pri la evento:
https://www.youtube.com/@VanegeEsperanto/videos- Komencantoj estas bonvenaj, sed akceptu ke ni ĉefe uzos Esperanton. Ni helpos vin kompreni. 🙂