La unua aliĝperiodo de la
81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) jam alproksimiĝas! Aliĝu kaj antaŭpagu ĝis la 31-a de januaro 2025 (vendredo) por profiti de la plej favorprezaj kotizoj.
La 81-a IJK okazos en Cisarua (Bogor), Indonezio de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2025, unu semajnon post la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, Ĉeĥio. La IJK estas malfermita al esperantistoj de ĉiuj aĝoj, kontinentoj, kaj lingvoniveloj.
Malfermitaj informsesioj pri la IJKKun la celo informi vin rekte kaj respondi viajn demandojn, ni ŝatus inviti vin al niaj venontaj malfermitaj informsesioj kiuj okazos la 25-an de januaro (sabato) per Zoom. Dum la informsesioj vi informiĝos pri la bazaj detaloj, kotizoj, loĝebloj, alvenebloj, kaj aliaj esenca informo pri la kongreso.
Por ĉeesti sesion,
necesas antaŭregistriĝi per la ĉi-subaj ligiloj. Post via registriĝo, vi aŭtomate ricevos instrukciojn por aliri la sesion per via retadreso. Rigardu la diversajn sesiojn ĉi-sube kaj elektu tiun plej taŭgan laŭ via horzono. Ĉiu sesio daŭras unu horon. Notu ke estas malsama ligilo por ĉiu sesio.
-
Informsesio 1: La 25-a de januaro (sabato), 09:00-10:00 UTC - Registriĝi
-
Informsesio 2: La 25-a de januaro (sabato), 16:00-17:00 UTC - Registriĝi
-
Informsesio 3: La 25-a de januaro (sabato), 20:00-21:00 UTC - Registriĝi
Ĉiuj estas bonvenaj al la malfermitaj informsesioj, ĉu TEJO-membroj aŭ ne. Invitu viajn amikojn kaj kune informiĝu pri la plej mojosa evento de la jaro!
Mi ŝatus aliĝi al la IJK!Por aliĝi al la 81-a IJK, simple iru al la
reta aliĝilo. Memoru remembriĝi en TEJO por 2025 por ricevi specialan rabaton de 50€. Aliĝinte,
elpagu vian kotizon aŭ sendu la minimuman antaŭpagon (30€) ĝis la 31-a de januaro por profiti de la plej favorprezaj kotizoj.
Se vi havas demandojn, vizitu
nian retpaĝaron aŭ ne hezitu skribi al nia teamo per
ijk2025@tejo.org.