17a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado
Renkontiĝo por esperantistoj, kiuj praktikas meditadon aŭ interesiĝas pri ĝi aŭ pri ŭonbulismo

Internacia

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) estas fondita en 1980 kun la celo disvastigi Esperanton inter ŭonbulanoj kaj ŭonbulismon inter esperantistoj.
Ekde la jaro 2006 EAŬ ĉiujare organizas la Internancian Esperanto-Renkontiĝon de Meditado (IERM), kunlabore kun la eklezia internacia fako de ŭonbulismo.
Dum la aranĝo oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al najbara vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. La ĉi-jara IERM okazos en la trejnejo Sangĝu, kiu troviĝas en la tereno de la ĉefsidejo de ŭonbulismo en Iksano, Koreio. Jen estas la aliĝinformo. Ni kore invitas vin.

1. Kiam: 2023 novembro 3 (vendredo) - 6 (lundo)
2. Kie: ŭonbulana trejnejo Sangĝu, Iksano, Koreio
    (mapo: https://goo.gl/maps/wf6pC9u8HpRfRKYYA)
3. Enhavo: meditado, ekskursoj, koncertoj, prelegoj
4. Kotizo: 100 eŭroj aŭ 130 000 ŭonoj
    (programo, manĝo, loĝo, ekskursoj)
5. Nombro: ĝis 40 personoj
6. Prelegoj: temoj pri meditado estas bonvenaj.
7. Aliĝilo: https://forms.gle/7CGvMkaeqXTRT8aU9
8. Kontakto: ĉe CHOE Taesok (chojus@gmail.com)
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Ŭonbulismo Centjara 원불교 백년 - 에스페란토

#ŭonbulismo #원불교 Jen la informa video - kio estas ŭonbulismo.

13a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado 2017

http://blog.chojus.com/4850 Fotoj kaj videoj de Jeon Daebong Bonvenon al Ŭonbulismo - 13a Intern

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj