51-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO
10:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Unutaga evento kun prelegoj, informoj, libro-vendoj, lotumadoj kaj bela okazo praktiki Esperanton kaj rekonti membrojn de UEA kaj TEJO.

Loka

La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas ĉiujn al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo, Nederlando, ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

La programo:

10:00- 10:30: Akcepto.
10:30- 10:50: Libroservaj novaĵoj; Ionel Oneţ.
11:00- 11:45: Prelego; Orlando E. Raola, nova estrarano de UEA, pri "Ĉu ni parolis science? Ekskurso tra sep jardekoj de faka kaj populariga scienca verkado en Esperanto".
12:00- 12:45: Prelego; Heidi Goes, pri komenciĝanta Esperanto-movado en Angolo.
12:45- 13:40: Tagmanĝa paŭzo.
13:40- 14:00: Prelego; Klara Ertl, pri pedofilio.
14:00- 14:45: prelego; Guillaume Armide, pri "Ĉu vi volas pravi aŭ feliĉi? SenPerforta Komunikado (SPK)."
15:00- 15:45: Prelego; Duncan Charters, la nova prezidanto de UEA, pri "Interkultura Kompetento kaj miskomprenoj inter diversaj grupoj inkluzive de Esperantistoj".
16:00- 16:30: Prelego; Joop Kiefte, la nova prezidanto de TEJO.
16:30-17:00: Dialoga momento kun la prezidantoj kaj estraranoj de UEA kaj TEJO.

Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo. Kafo kaj teo estos senpagaj.

Ĉeforganizantoj:
Orlando Raola (Estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj)
Said Baluĉi (stabano de TEJO)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj