HungaroMania 2023
10:30 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Unutaga festivalo kiu celas celebri la hungarajn lingvon, muzikon, kulturon kaj landon

Loka

HungaroMania estas unutaga festivalo kiu celas celebri la hungarajn lingvon, muzikon, kulturon kaj landon. La festivalo estas organizita de la laborgrupo "HungaroMania", kiu inkludas Collegium Hungaricum-on, hungarajn instruistojn kaj studentojn kaj multajn volontulojn. Esperantistoj kunorganizas la eventon kaj ĉiu komunikado okazas trilingve: en la nederlanda, la hungara kaj en Esperanto.

Baza programo de la tria HungaroMania
  • Pluraj prelegoj, en la tri lingvoj, rilate al (ne nur) hungaraj temoj
  • Laborgrupoj pri kuirado, muziko,...
  • Hungara rock-grupo estas invitita

Kromprogramo
  • Merkato kun hungaraj kaj esperantaj libroj, vinoj, lernejoj, brokantaĵoj, juveloj k.a.
  • Ekspozicio: (interalie) la hungara lingvo, Esperanto, Hungario
  • Trink- kaj manĝetobudo
  • Vespera gulaŝo inkluziva en la kotizo

Detala programo aperos baldaŭ en http://www.hungaromania.eu kie eblas kontakti la organizantojn kaj aliĝi.
Dosieroj