La 11-a Kurso de la ĉuvaŝa lingvo "Haval"
Unusemajna kurso de la ĉuvaŝa lingvo por interesitoj. Esperanto estas unu el laborlingvoj de la aranĝo

Kurso

Ĉi-jare jam la 11-an fojon okazos la somera kurso de la ĉuvaŝa lingvo en Volgia regiono en Rusio (600 km al oriento de Moskvo). La kurso daŭras 1 semajnon kaj antaŭvidas ne nur lernadon de la ĉuvaŝa lingvo sed ankaŭ seminariojn, rondajn tablojn, kvizojn, diskuttablojn ks pri lingvaj, sociolingvaj kaj kulturaj temoj fokusiĝante antaŭ ĉio pri la ĉuvaŝa lingvo kaj ankaŭ pri la minoritataj lingvoj de Rusio.

Se, eventuale vi interesiĝas pri lingvoj de Rusio kaj eventuale pri la ĉuvaŝa lingvo, se vi pretas kontribui al la programo per prezento de socialingva situacio de via regiono kaj vi pretas rakonti pri via minoritata lingvo, eble eĉ instrueti Esperanton ks mi petas kontakti la organizanton (Aleksandr Blinov)

Interalie Esperanto estas unu el la laborlingvoj de la aranĝo (krom la ĉuvaŝa, la rusa, la angla) ĉar kutime kvinono de la partoprenantoj parolas la lingvon.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

al.blinov(ĉe)gmail.com
Surskie Zori, Jadrinskij rajon

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAleksandr Blinov