Nia kara Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto (GRE) revenas! Notu la daton sur via agendo: la 8-an de Junio, sabate posttagmeze (14h-18h).
Baldaŭ ni publikigos la plenan programon. Se vi volas kontribui al ĝi, sendu mesaĝon al ni! Mallongaj prezentoj (ĝis 30 minutoj) en Esperanto estos aparte bonvenaj.
Ni renkontiĝos en Espaço Força e Luz, ĉe str. dos Andradas, 1223 - pli precize en la ĉambro O Retrato (La Portreto), en la kvara etaĝo.