JUNULARA KONKURSO GRABOWSKILa juĝkomisiono Grabowski anoncas specialan konkurson por gejunuloj kun la temo
“La dudekaj jaroj, alia mondo?”.
Povas partopreni ĉiu homo, kies aĝo ne superas 25 jarojn en la 1-a de januaro 2021.
Konkursaĵoj povas esti
literaturaj tekstoj de ajna ĝenro (poezio, prozo, dramo, eseo, k.a.)
kaj longo,
neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo.
La komisiono povas aljuĝi
unuan premion de 250 eŭroj,
duan premion de 150 eŭroj kaj
ĝis tri honorajn menciojn.
Ĉiu konkursanto povas partopreni per
ĝis tri kontribuoj.
La konkursaĵoj estu senditaj
podofo-formate al la sekretario de la komisiono
komisiono.grabowski@co.uea.org antaŭ la
30-a de septembro 2021.
Regularo pri la fondaĵo "Antoni Grabowski":
https://uea.org/teko/regularoj/regularo_fondajho_grabowskiLegu pri Premio Grabowski en la E-Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Premio_Grabowski(ĝisdatigita!)