Esperanto Societo de Sakramento
14:00 - 16:00
Ameriko/Los_Angeles
Elekti horzonon
Parolu kaj manĝu

Loka

Saluton novaj parolantoj de Esperanto!

Ni ĝojas inviti vin al nia Duolingo-grupo en Sakramento, Kalifornio. Nia grupo helpos vin praktiki la lingvon vive kun veraj homoj. Speciale se vi finis la Duolingo-arbon, estas jam tempo provi uzi la lingvon! Venu manĝi kun ni, babili iomete en Esperanto, kaj fari amuzan aktivaĵon!

Ni komencos per interkonado, kaj poste faros amuzan strukturitan aktivaĵon kiu helpos vin praktiki la lingvon. Ni kunvenas en kvieta kunvenĉambro ĉe restoracio, perfekta por klare aŭdi prononcon. Mendu manĝeton kaj venu trovu nin; la kunvenĉambro estas malantaŭe en la restoracio, apud la necesejoj. Ĉiuj aĝoj kaj niveloj estas bonvenaj; sub-18-jaruloj devas esti akompanataj de gepatro aŭ prizorganto.  Plue, se vi ĉeestas almenaŭ du kunvenojn, vi rajtas pruntopreni el nia granda grupbiblioteko de Esperanto libroj.

Ni antaŭĝojas ekkoni vin! Bonvenon!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉