Prezento de la agado en Ĝogaraĝo pri Esperanto, inkluzive de dunivela kurso
Loka
La Esperanto-Atelieroj en Ĝogaraĝo komenciĝas denove, kaj daŭros la tutan akademian jaron (sep 2022 - jun 2023)! Estos eventoj malfermaj al ĉiuj, en la angla, sendepende de la volo lerni la lingvon, kaj kurson por scivolemuloj, je du niveloj: komencantoj kaj progresantoj.
Ekde junio 2005, Ĝogaraĝo estas aŭtonoma domokupita politika socia centro, kunvenejo kiu situas en la kvartalo Transvalo, en la orienta parto de Amsterdamo, por domokupantoj kaj nedomokupantoj, sensubvencia, senprofita, memorganizita kaj tute gvidata de volontuloj. Novaj vizaĝoj, novaj projektoj estas tre bonvenaj, alportu viajn proprajn ideojn, kontaktu nin.
Pordoj malfermiĝas je 18:00 lokan horon, prezento ekde 19:00.