Esperanto-Atelieroj: Muzikalo June kaj Kune
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Zamenhof-Tago en Ĝogaraĝo

Loka

Por anticipe festi la Esperanto-Tagon, ni invitas ĉiujn al kuna spektado de la unua muzikalo en Esperanto kiu estis farita dum la ĉi-jara IJK en Nederlando!

Ekde junio 2005, Ĝogaraĝo estas aŭtonoma domokupita politika socia centro, kunvenejo kiu situas en la kvartalo Transvalo, en la orienta parto de Amsterdamo, por domokupantoj kaj nedomokupantoj, sensubvencia, senprofita, memorganizita kaj tute gvidata de volontuloj. Novaj vizaĝoj, novaj projektoj estas tre bonvenaj, alportu viajn proprajn ideojn, kontaktu nin. Pli da informoj pri Ĝogaraĝo: https://radar.squat.net

Pordoj malfermiĝas je 18:00, kaj la kuna spektado de la muzikalo komenciĝos ja la 19:00. La muzikalo daŭras 2 horojn. Estas esperantlingvaj subtekstoj, do, ne timu! Vi trankvile sekvos la intrigon.

joesgaragepretoriusstraat43amsterdam.jpeg 18,8 {0}

_44__June_Kaj_Kune__La_Muzikalo_-_YouTube.png 592 {0}
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

joesgarage.nl
Pretoriusstraat 43

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFederico Gobbo