27-a E-Korusa Staĝo ĉe Pireneoj
5 horojn tage lerni kunkantadon sub gvidado de nefranca korusestro kaj kultur-, turism-umi, ludi, bone manĝi...

Internacia

Akcepto : sa. 15-an de februaro 2020 en posto de tagmezo. 
Kantekzercado ek de di. 16-a de februaro je la 9-a horo. 
Multaj kromaj aktivaĵoj pro ĉeesto de tradukemuloj, pedagogoj, folk-muzikemuloj, artistoj, infanoj, ktp.
Foje neĝumado, foje ekskursoj tra montaro, foje vizitado de lokaj kulturejoj, muzeoj, farm-bienoj, memkonstruitaj domoj k.s. laŭ deziro de partoprenantoj... 
Koncertoj en apuda maljunulejo kaj en granda festo-salono, plejofte kun alia kanta aŭ danciga grupo. 
Fina salutado : sa. 22-an de februaro 2020 je la dekkvina horo. 
Plejofte eblas por alveno/foriro kunveturado el Liono, Montpeliero, Bordozo, Tuluzo, Karkasuno... laŭ antaŭaj sciigoj. 
Ĉiuj informoj haveblas de <tutpeko@aliceadsl.fr>. 
"Tut-P.E.Ko" = Tut-Pirenea Esperanto-Koruso.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

tutpeko(ĉe)aliceadsl.fr
Village de Vacances de La BASTIDE

Interesiĝintoj

Administranto