🖥 Koncerto de JoMo por la georfoj en Kongolando
15:30 - 17:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
JoMo koncertos por helpi al niaj georfoj! Kun filmetoj el Kongolando kaj eta prezento de niaj georfoj

Internacia

URĜAS NUN!
Vi vidos kelkajn filmetojn kaj etan prezenton de niaj georfoj
amkompanataj de muziko:

Bonfara koncerto de jOmO!


Kial?

Karaj geamikoj,
ni bezonas daŭre vian helpon!

Ni devas ene de kelkaj tagoj akiri la lernejajn kotizojn kaj monon por la devigaj materialoj kaj uniformoj en la ŝtataj lernejoj kaj universitato por niaj georfoj! 

Venu ekkoni la infanojn, la Asocion Nova Familio kaj ĝui la muzikon de jOmO!!!

















Se vi povas nur iomete doni, se multaj donas iom, ni povas sukcesi, ke niaj georfoj rajtu iri al la lernejo.

Trovu pli da informoj sub:
https://mondafest.net/img/kuriero/kuriero12.pdf

En la revuo Esperanto: https://revuoesperanto.org/afriko_orfoj

Filmetoj en jutubo sub:
https://mallonge.net/5v

Ni anoj de la Asocio Nova Familio , malonge ANF, estas dankemaj pro via intereso pri la georfoj kiujn ni prizorgas en la urbo Goma. ili trapasas dramecajn situaciojn pri iliaj edukadoj, loĝado, ktp kaj bezonas havi helpon. 
Nia Asocio Nova Familio, la kunvenoj en la Esperanto-kursoj kun manĝigo kaj ridado, la ebleco lerni lingvon de paco kaj amo - tio ĉio ĝojigas niajn georfojn en la malfacilaj tempoj, ĉiaam pro la daŭraj militoj kaj eĉ pli pro a kronviruso
Estas bele lernigi ilin Esperanton kaj vidi ili ĝin ekparoli flue.

Ĉiun jaron ni devas organizi la kotizojn kaj kompletojn je lernajaj materiloj kiel kajeroj, paperoj, sakoj, krajonoj, uniformoj aŭ lernajaj vestaĵoj, ŝuoj, ktp.

Ĉi-jare ilia nombro kreskis pro la senĉesaj mortigoj, kaŭzitaj de la militoj, malsato, nekuracigitaj malsanoj, ktp. Do multe nombras la georfoj kiujn ni prizorgas ene nia Asocio Nova Familio, kaj kiujn ni esperantigas.

Ni montros filmetojn de la Esperanto-kursoj kaj fotojn de nia agado (informa kaj aĉetado de lavaboj kaj sapoj) kontraŭ la viruso, pri kiu la plej multaj gastigantaj familioj ĉi tie nenion sciis.

Ĉu vi konas aliajn karajn homojn kiuj povus interesiĝi kaj aldone helpi? Invitu ilin al la koncerto!

Ni antaŭdankas al ĉiu donacemulo kaj leganto de tiu ĉi mesaĝo. Venu ĝui la belan muzikon de jOmO kaj paroli kun ni pri niaj projektoj!

Nome de la Asocio Nova Familio
Augustin KAKOZWA el la urbo Goma / RD Kongo
Kontaktebla ĉe : augukako@gmail.com
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

baldaŭ pretos
tomanjoarto(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBetti Maul