Jarkunveno de GEFA
Kunveno de la germanaj fervojistoj

Loka

La BSW-hotelo Haus Lindenbach en la Lahnvalo jam kelkajn fojojn gastigis nin, lastfoje en la jaro 2019. La esencaj karakterizaĵoj specife la atingebleco – konvinkis nin elekti la domon ankaŭ por la jarkunveno 2022.

La programo denove enhavos konversacian kurson, kelkajn mallongajn prelegojn, la nece- sajn laborkunsidojn de la estraro kaj eventuale iom da muziko.

La ekskurso konduku nin al la fortikaĵo Ehren- breitstein, roka altebenaĵo vid-al-vide de la kunfluo de la riveroj Rhein kaj Mosel, kiu jam en kelta, pli poste romia tempo servis kiel gvatpunkto, retira ŝirmejo kaj defenda instalaĵo, ankaŭ monumento por la milita pasinteco de la urbo Koblenz.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

fervoja.esperantisto(ĉe)t-online.de
Haus Lindenbach

Interesiĝintoj

Administranto