GEFA-jarkunveno
Kunveno de la Germana Esperanta Fervojista Asocio, landa asocio de IFEF

Loka

Loko kaj tempo
Post longa tempo de rezignado jen fine deno-ve renkontiĝo en esperantista rondo:
GEFA organizas jarkunvenon kaj invitas de la 4-a ĝis la 7-a de Novembro 2021 al Schönau en tre sudorienta Germanio.
La domo Haus Hubertus estas reprezenta BSW-hotelo en la konata turisma regiono Berchtesgadener Land. Ĉiu konas la bildojn de la Königssee-lago kun la pilgrima kapelo Sank-ta Bartolomeo kaj la impona orienta krutaĵo de la Watzmann-montogrupo en la fono. La regiono ofertas vojojn kaj celojn por ĉies gusto kaj kapablo. Telferoj al montopintoj, surakva ekskursoŝipo, traravinaj migropadoj: Ni certe ne sukcesos viziti ĉiujn vidindaĵojn de la regiono, kvankam por ke la por nordgermanoj longa alvojaĝo estu kompensata, la renkontiĝo daŭros unu plian tagon.
Al Schönau ne plu kondukas fervoja linio. Nos-talgiuloj revas pri revivigo de la Königssee-linio, kiu ligis Schönau al la najbara Berchtesgaden. Sed la traceo depost 1971 estas maldestinigita kaj intertempe parte sur-konstruita.
En la malaperinta stacio Schönau-Unterstein 1945 finiĝis la vojaĝo de la kunŝtelita pentraĵ-kolekto de Hermann Göring. La konfiskitajn verkojn la usona armeo stokis en Haus Huber-tus (ĉu nia hotelo?), laŭdire ne kompletajn ĉar kelkaj malaperis el la vagonoj …
Mitoj pri oro en profundo de la lago, pri alpa fortikaĵo, pri naziaj revoj projekciitaj en la ĉir-kaŭan montaron ankoraŭ hodiaŭ kaŭzas mal-agrablan tremon. Sed la ombroj de la pasinte-co tamen ne povas kaŝi la belecon de la pejzaĝo.
Lasta komento pri la menciita fervojo: Konser-viĝis la finstacio Königssee – hodiaŭ restoracio kaj ekspoziciejo honore al Romy Schneider.
La hotelo ofertas grandan komforton, dispo-nas pri naĝejo kaj saŭno, diversaj eksterdomaj sportaj amuziloj, inkluzive – taŭga eble por kelkaj inter ni - interarban ŝnurpromenejon.
Kostoj:
Por ni rezervitaj estas litoj en dulitaj kaj unu-litaj ĉambroj, kiuj por la tri tranoktoj kostas 135,- € resp. 165,- € inkluzive maten- kaj ves-permanĝon (por gastoj neregistritaj kiel BSW-subtenantoj la prezoj estas 30% pli altaj).
Aldoniĝas turisma kotizo de 2,- € potage, kiu rajtigas al libera vojaĝo en „preskaŭ“ (citaĵo) ĉiuj veturiloj de la regiona trafiko en la distrikto.
Kontribuo al la programkostoj estos 20,- €.
Eksterlandaj gastoj:
Vi estas speciale bonvenaj kaj profitas de la sama tarifo kiel BSW-subtenantoj. Kaj de vi ni ne petos kontribuon al la programkostoj.
Alvojaĝo:
Trajnvojaĝantoj de la nordo, okcidento kaj nordoriento unue celu al Munkeno kaj plue al Freilassing. La linio inter Freilassing kaj Berch-tesgaden pro diversaj kaŭzoj komplete aŭ parte estos barita (inundo-damaĝoj kaj moder-nigaj konstrulaboroj). La trafikon anstataŭe transprenas aŭtobusoj. Berchtesgaden kaj Schönau interligas aŭtobus-ringlinio 843.
Gastoj el la sudo kaj sudoriento eltrajniĝu en Salzburg. Inter Salzburg kaj Berchtesgaden trafikas la aŭtobuslinio 840. Plue al Schönau ankaŭ ili prenu la aŭtobuson 843.
Aliĝo: Por aliĝo ĝiru antaŭpagon de la tranoktokostoj kaj sendu la aliĝilon aŭ neformalan anoncon kun familia nomo, persona nomo, adreso kaj tranoktodeziro (en unu- aŭ dulita ĉambro – tiam kun kiu) retpoŝte al nia redakcia adreso (vidu sube) aŭ paper-poŝte al la adreso BSW-Ortsstelle Werk Kassel, Freizeitgruppe Esperanto, Frasenweg 20-36, DE-34128 Kassel.
Pagon de la kontribuo al la programkostoj ni petos surloke.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

fervoja.esperantisto(ĉe)t-online.de

Interesiĝintoj

Administranto