🖥 #forlaflatado: Retkurso de parolarto
NULIGITA De nun ghin auspicas UEA, kaj ghi estos laubezone remetita en Evantan Servon.
Lernu prezenti efike kaj trafe.

InternaciaAnonco

La plej tikla afero rilate parolarton estas ne tio, kiel oni movas la manojn aŭ voĉas, sed la nescio pretigi prelegoplanon. Sen tio, oni nur malfacile scios kion diri, kion fari, kion montri kaj sekve kiel movi la manojn. Ĝuste tion la kurso helpas solvi. Ni deziras al vi tre bonan kursadon! Se vi havos demandojn, simple kontaktu nin. Ĝi konsistas el 12 lecionoj, pli precize 12 ĉ. sep minutojn longaj videolecionoj, kiujn oni povos spekti iam ajn, kiom da fojoj oni deziros, per poŝtelefono mem.

Krom la videoj, iuj moduloj enhavas elŝuteblajn materialojn, kiuj helpos vin pretigi vian prelegon en ĉiuj etapoj. Ili estas PDF-dokumentoj, kaj vi povas presi laŭplaĉe, aŭ simple transkopii la enhavon.

En la plimulto el la moduloj vi trovos ligilon de spektindaj prezentaĵoj el TED TALKS. Cetere, la tuta kurso kaj la metodo #forlaflatado estas bazitaj sur la principoj mem de TED. Vi lernos kiel pretigi la propran prelegon, paŝon post paŝo. Mi montros al vi unu realan ekzemplon, kiel mi mem preparis prelegon, kiun mi jam plurfoje prezentis.

Efektive, prelegi estas multe pli ol informi. Prelegi estas antaŭ ĉio inspiri, partodoni ideon. Dum la kurso vi lernos kiel prelegi efike kaj trafe! Sukceson al vi!

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

forlaflatado.com/retkurso-flf/
kontakto(ĉe)forlaflatado.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureEventaServo Administranto