🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero- 64. Movebla lacerto. Sekretoj por grimpi sur la muroj.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero- 64. Movebla lacerto. Sekretoj por grimpi sur la muroj.

InternaciaKurso

Ateliero- 64. Movebla lacerto. Sekretoj por grimpi sur la muroj.
 
Hodiaŭ ni daŭre faldos modulan origamion, pli precize - heteromodulan, ĉar la moduloj estos malsamaj. Ni faldos la moviĝantan lacerton de Tomoko Fuse el 12 malgrandaj kvadratoj da papero. Kaj ni ankaŭ malkovros la sekreton de gekoj. Kiuj magiaj fortoj tenas ilin sur la muroj kaj plafono, kontraŭe al gravito kaj prudento?
La internacia reta grupo EsperOri (en Telegram + atelieroj per Zoom) estas malfermita al ĉiu, kiu scivolas scii kiel origamio kaj Esperanto povas plibonigi la mondon.
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
 
La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
30.01.2022, ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
 https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto