Ni invitas vin al amika renkontiĝo de esperantistoj. De fervoja haltejo Teplice nad Bečvou ni je 11h ekiros piede al fama Abismo de Hranice kaj poste ni vizitos informejon kaj muzeon (dediĉita al la abismo), kiu troviĝas en stacidomo de haltejo Teplice nad Bečvou. De ĉi tie ni iros al la urbo Hranice, kie ni vizitos restoracion „U Kramplů“.