Ni invitas vin al prelego de Jola Chrustowicz, kiu partoprenis en Mediteraneana Esperanto-Semajno en Les Issambres, Francio, de la 14-a ĝis la 21-a de marto. La semajno estis plena de Esperantaj kursoj, ekskursoj kaj distra programo.
Ni invitas vin al kunveno vendredon, la 17-an de aprilo, je la 17-a horo, al la Esperanto-Klubo ĉe Piękna 3 en Bjalistoko.