Inaŭguro de memortabulo pri Albert Saint-Martin + kuna vespermanĝo
18:00 - 21:00
Ameriko/Toronto
Elekti horzonon
Ni partroprenos mallongan inaŭguran kunvenon ĉe parko Albert Saint-Martin kaj poste vespermanĝos en Végo

Loka

Ĉirkaŭ 18:00 okazos kunveno, antaŭ la enirejo de la parko Albert-Saint-Martin (strato de Bienville, norde de la parko, inter la stratoj Pontiac kaj Berri – metroo: Mont-Royal) por oficiale prezenti novan memortabulon omaĝe al Albert Saint-Martin, sindikatisto kaj unu el la pioniroj de Esperanto en Kanado. Ĝi estis produktita laŭ iniciato de Normando Fleury, kongrue kun la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta pasintjare en Montrealo.

Poste la grupo marŝos ĝis la restoracio Végo (1720 strato Saint-Denis) por kune vespermanĝi, ekde 19:00 proksimume.

Ĉiuj bonvenas (ankaŭ tiuj, kiuj ne scipovas Esperanton)!

Ni rezervis tablegon sube, apud la teraso.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉