Kiel kutime, ni atendas ĉirkaŭ 25 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝogrupoj, kiuj parolas Esperanton (minumume – scipovas baze kaj klare esprimi siajn bezonojn kaj dezirojn en Esperanto):
- infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj
- adoleskantoj ekde 17 jaroj kaj fluparolantaj povas fariĝi helpantoj
- infanoj ĝis 7 jaroj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.
Aliĝu frue! Ni rezervis 25 litojn por infanoj, helpantoj kaj gvidantoj.