Ni invitas al amika renkontiĝo en novjara etoso. Dum la aranĝo ni libere babilos, kantos kristnaskajn kantojn kaj bondeziros unu al la alia laŭ pola maniero: rompante oblaton. La renkontiĝo okazos en sidejo de Esperanto-klubo en Gliwice.
Fotaĵo: Silar, CC BY-SA 3.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0>, Wikimedia Commons