Aliĝu al nia renkontiĝo por ĝui mirindan tagon en Vaŝingtono! Komencantoj estas bonvenaj! Ni babilos kune, kaj kun Esperantistoj tra la mondo per la Telegramo-apo. Serĉu la verdan flagon! Trinkaĵoj kaj manĝoj estos aĉeteblaj, sed se vi ne volas manĝi/trinki, oni ne devigas mendon. Eniro al la Nacia Portretgalerio estas senpaga, kaj la gvidanto jam mendis enirbiletojn al la Teatro Ford por la grupo.
> Ni renkontiĝos je la 12:00 en la restoracio Teaism en Penn Quarter, inter la metrostacioj Archives kaj Gallery Place. Proksimume je la 13:45 ni piediros al la Teatro Ford, kie ni ĝuos tre interesan gvidotan viziton! Je la 16-a horo ni promenos al la Nacia Portretgalerio/Usona Muzeo de Arto (metrostacio Gallery Place) kie ni babilos kaj ĝuos ludojn en la grandega kovrita korto. Ĉiuj lokoj estas tre proksimaj unu al la aliaj. Je la 18-a ni piediros trans la straton por vespermanĝi ĉe Ella's Pizza.