Invito al unua EPIK: komuna Esperanta Pikniko InterKultura ĉe Vidy/Lausanne
por babili, kanti en diversaj lingvoj, malkovri Esperanton, naĝi en la lago, manĝi.
Volodymyr venos kun sia gitaro kaj sonmaparato.
Venu kun via familio kaj geamikoj. Kunprenu manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.
Atingebla per metroo M2 ĝis Ouchy kaj buso 24 haltejo Stade de Coubertin
Plej amike. Volodymyr Soroka el Belmont/Montreux kaj Sonia Daubercies el Belmont/Lausanne
interkulturo@gmail.com sonia.daubercies@gmail.com